Logo  
Menu LogoGlobal Scoutnet: We connect scouts  
  Logo  

SEL-membroinsigno kaj insigno de la centjarigxo

[Answer] [scout.forum.esperanto] [Report Spam]

Subject: SEL-membroinsigno kaj insigno de la centjarigxo
From: Guido Ricci
Newsgroups: scout.forum.esperanto
Organization: ScoutNet Switzerland
http://www.scout.ch
Date: Apr 01 2007 11:55:22
Saluton,

por cxiuj interesitoj, mi klarigas ke:
membroinsignoj de SEL ekziaas en malgranda kvanto.
Ili estas blankaj kaj rondaj, kun la verda stelo de Sel en la mezo.
Mi vidis ilin cxe Stein Hautkees, la NR se SEL en Belgio, do mi
supozas ke ili estas posedajxo de la belga sekcio de SEL.
Mi ne scias kiu alia havas stokon.
Mi esperas ke Stein pretas vendi kelkajn al la interesitoj.

La insigno de la centjarogxo de Skoltismo, en esperanto kaj en la
oficial formao por kudri al uniformo, kiu aperis en LSM 1-2006, estas
vendata de Luis Gilperez, la NR de Hispanio per sia skolta vendejo:
WWW.riskoes.com, au sendi retmesagxon al li. (la adreso setas en la
retejo de SEL)
Se li ne plu havas SEL mem (je mia adreso) vendos al vi lau la sama
prezo (1,75 EUR po).
Cxe SCORE, la oficiala retvendejo de WOSM, eblas ankau acxeti la insignon
sed ne la malgrandajn (kiujn Luis kaj SEL havas) sed nur plurajn
aliajn formatonj kiuj ne estas la "oficiala" formato por uniformoj
(tiu cxi lasta ne estas ofertata rekte al la publiko).
De tempo al tempo mi proponas insignon per e-bay por propagandi
esperanton, sed la fina prezo de cxiu vendo certe estas pli alta ol
tiu de Riskoes.
Gxis,
Guido



2007/4/1, Kenneth Sortland Myklebust <kenneth_@_palabrium.com>:
> Saluton!
>
> La ĵamboreo proksimas, kaj mi pensas ke estus tre bona havi membroinsigno
> de SEL (kiel la WOSM-insigno) en mia skoltĉemizo tie, kaj antaŭ. Ni havos
> trupkunvenon en 4 semajnoj, kaj mi planas provi interesigi la skoltoj pri
> esperanto, kaj havi insignon certe helpos tiun celon.
> Mi vidis la insignon en La Skolta Mondo, do iu havas ĝin ;)
> Ĉu SEL havas insignojn por vendi, aŭ ĉu iu en SEL havas unu?
>
> -Kenneth
>


-- 
Guido Ricci
Gxenerala Sekretario
Skolta Esperanto Ligo
www.esperanto.org/skolta


For comments please write to webmaster@news.scoutnet.org