| Menu | ![]() ![]() |
|
[Answer] [scout.forum.esperanto] [Report Spam]
|
Subject: Re: [Esperanto] Kiel diri Guide? From: Guido Ricci Newsgroups: scout.forum.esperanto Organization: ScoutNet Switzerland http://www.scout.ch Date: Sep 27 2007 00:58:05 References: 1 Kara Fabien, mi respondas al vi en publika listo, cxar la temo estas interesa. Tamen la vorto uzata de la Skolta kaj Tenduma Terminato por Guide estas Skoltino. En esperanto ne estas diferenco inter Scoute, girl scout kaj guide. Cetere, girl scout kaj girl guides anas cxiuj en WAGGGS. Les scoutes pri kiuj vi parolas estas simple inaj membroj de skoltaj asocioj kiuj ne anas en WAGGGS sed en WOSM. Sed, se vi nomas skoltioj nur ilin, kiel nomi la Girl Guides de WAGGGS? Lau mi tiu historia kaj jura divido inter guides kaj scoutes meritas apartan klarigon, sed ne nepre du malsamajn nomojn. Mi scias ke lau metodo kaj tradicio la guides malsamas de la scoutes, sed, kredu min, ecx pli malsamas skolto de la itala AGESCI kaj skolto de belga Les Scouts, tamen ni uzas la saman nomon. Gvidanto estus akceptebla varianto de skoltestro (leader), Do gvidantino estus skoltestrino. Gxis, Guido 2007/9/26, TSCHUDY Fabien <arbofeo_@_gmail.com>: > Saluton Carola kaj Guido!! > Mi estas ariganta skoltajn vortojn por franca/esperanto vortareto por > aperigi en la semajnfina libro. Mi devas sendi la liston morgau matene > al mia frato. Kiel vi diras en esperanto "guide" (ano de porvirina > "skolta" asocio)? > Por mi, skolto=scout > skoltino=scoutE kaj ne guide. > Se vi ne havas tempon tuj respondi, mi tradukos per gvidantino, sed > estas iom longa vorto. > > Dankon. > Bonan vesperon au nokton. > Gxis. > Amike. > Fabien. > -- Guido Ricci Gxenerala Sekretario Skolta Esperanto Ligo www.esperanto.org/skolta |